Rigardu, la vintro jam for estas nun!
Infanoj dancadas,
Birdaro kantadas
En brilo de l’ sun'.
Malfermu la pordon vi de via kor'.
Rapidu, rapidu,
La sunon enigu!
Malvarm' estas for.
Purigu l’animon de polv' kaj malpur’.
Kaj heleco eniĝas,
La koro feliĉas,
Ĉar am’ regas nur
La suno, ŝi estu majstrin' de la kor'.
Se io: ŝin ĝenas
Ĉion ajn ŝi ekprenas
Kaj ĵetas ĝin for.