Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antauxen

Antaŭen

Tiponova teksto

Teksto

Antaŭen do kun luma ardo,
Samideanoj al batal'.
Jam flirtis alte verd'standardo,
Ĝin benos nia ideal'.
Ke nin la vero do kunigu,
Sin rulu for malluma ond',
Kaj ni per vira lukt' konigu,
La lumon en la nokta mond'.

Antaŭen iris la prapatroj,
Sed batalante inter si.
Post multaj vundoj kaj cikatroj,
Glatiĝis vojo jam por ni.
Sed pro la altaj lingvobaroj,
Nun eĉ por ni ne estas pac',
Kaj malgraŭ bonvolemaj aroj,
Turmentas nin militminac'.

Antaŭen tamen kun espero,
Nin iam kisos paca sun'.
Frateco justo kaj la vero,
Regu sur tero jam post nun.
Konstruu ni la novsocion!
Fervor' nin banu kiel ond',
Kaj vigle ni akcelu tion:
Antaŭen por pli bela mond'!

antauxen.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)