Uzantaj iloj

Retejaj iloj


am-ii

Am-II

Aŭtoras Pavel KOROTENKO
Plenumiĝas en ege rapida maniero de “rok'n'rol”. Lasta linio estas en la rusa kaj signifas: “Nur ne petu, ke mi ĉiutage al vi diru pri amo!”

Teksto

G (III)
Ni kune venis al tendar', regis bona veter'.
Ni estas ege bona par' kaj ĉia tia ceter'.
C (III)
La tempo fluis interfingre en amuza ejfori'
G (III)
Unu-l'alian ni karesis ĝis freneza ebri'.
D (IV) C (III)
Ni estis solaj en tutmondo kiel Eva kaj Adam,
G (III)
sed vi subite ekdeziris, ke mi diru pri am'!

Mi ne rifuzis, eble vane, kaj de tiu moment'
de via kapo rimarkeble forveturis la tegment'.
Mi eĉ supozi ne povis ke vin ekscitas tiel forte.
Ja miaj vortoj pri amoro - tio estis nure vortoj.
En rilatoj niaj ĉiam daŭras tio-sam',
sed vi denove kaj denove volas aŭdi pri am'…

Por vi mi lasis la futbalon, rifuzis de gitar',
mi kun amikoj ne vizitas la banejon ĉiujare,
mi narkotaĵon ne uzas, ĵaluzon plu ne provokas,
kuraĝe saltas mi ĉiam la altecon de roko.
Mi faras ĉion, kara, sen medito, nur por vi -
лишь не проси, чтоб каждый день я говорил тебе о любви!

am-ii.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)