ne estas nur reson'
ne estas nur reson'
sed estas ja obsed'
ne estas nur reson'
ne estas nur reson'
sed estas ja obsed'
via ĉagreno pro malsukcesa am'
via refreno pri maldeca reklam'
ne estas nur bezon'
ne estas nur bezon'
sed estas ja rimed'
ne estas nur bezon'
ne estas nur bezon'
sed estas ja rimed'
se vin ofendas la maldeca reklam'
se vi tro plendas pro malsukcesa am'
estas tempo fari ion por vi mem
estas tempo zorgi pri alia tem'
ĝui la sunon en la parko
lerni ludi la gitaron
fiŝkapti en la propra barko
kaj iri naĝi en la maro
trejni por kuri maratonon
legi pri Anna Karenina
vojaĝi dum la kvar sezonoj
freneze danci ĝis la kvina
revidi malnovajn amikojn
studi la astrojn del' ĉielo
observi bestojn en afriko
verki por infano fabelon
piede grimpi ejfelturon
viziti plej famajn muzeojn
celi protekti la naturon
ceremonie trinki teon