| Esperanta teksto | Drama Birdo |
|---|---|
| Tipo | nova teksto |
Malhela kanto pri malaperanta homo
[Instrumenta enkonduko]
[Verso 1]
Kesto da fotoj sur strat’ forlasita,
Memoroj velkas, pasinteco forŝvita.
Ludiloj forjetitaj kun polvo kai plor’,
Infana voĉeto nun silentas en kor’.
[Verso 2]
Hejmo jam fremda, ne plu por mi spac'
Ne restas ajna speco de pac'
Juneco vendita kontraŭ mono lasta,
Restis nur paŝoj en direkto kontrasta.
Refreno:
Malaperas mi, kvazaŭ ombro de lum',
Forportas min malvarma vento, kiel fum'.
Memoro de mi dissolviĝas en for',
Ĉu mi plu ekzistos, aŭ nur sentos dolor'?
[Instrumenta muziko]
[Verso 3]
Miaj amikoj malaperis sen adiaŭa vorto,
Tagoi sen celo - sen brilo, sen forto.
Konatoj disflugas kiel ventaj folioj,
En korpo de vivo - nun kun delirioj.
[Verso 4]
Ebletsoj sekiĝas kiel mortint' rivero,
Ĉiu “ebla morgaŭ” fariĝas malvero.
La horoj fluas sed sen aparteno,
Ĉiu momento forglitas en tenebro.
Refreno
[Instrumenta muziko]
[Verso 5]
Vizaĝ’ en la spegulo - mi apenaŭ konas,
Kiu mi estas? Ĉu mia voĉ' ne plu sonas?
Ĉu ankaŭ la estontec’ foriĝos silente,
Kiel ĉio, kion mi amis fervente?
[Verso 6]
Sukceso forglitas kiel akvo tra manoj,
Restis nur revoj de samideanoj.
La tempo riveras, silente, sen hasto,
Kaj mi estas folio, portata ĝis lasto.
Refreno
[Instrumenta malenkonduko]