Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto/Muziko | Ossian LIMBORG |
---|---|
E-teksto | E. MALMGREN |
Origina titolo: En sjöman älskar havets våg
Mariston logas vasta mar’
ondaro kaj muĝ'.
La ŝipon skuas la stormar’.
Ne estas rifuĝ' .
Rekantaĵo:
Nun ĝis revid', belega knabin’,
Revidos vi baldaŭ min! (2-foje)
Knabino mia diras: “ĝis!”
ĉe ondo kaj muĝ’.
Min ligas ŝia lasta kis'.
Jen estas rifuĝ'.
Rekantaĵo
Ŝi flustras dolĉe en orel'
ĉe ondo kaj muĝ’:
“revenu baldaŭ via vel’
al hejma rifuĝ’!”
Rekantaĵo