Aŭtoro | Oskar MARIKANTO |
---|---|
Esperanta teksto | progresantoj de Wiipuri |
Antaŭen marŝu proletar'
Malforta ne plu estu,
De nun ne estu nur sklavar'
Sed liberecon festu.
Deziras kion via kor'
Aŭ faras via man-labor'
/: Ĝi barojn ĉiajn igos for:/'
Tre nobla estas laborad'
Farata de la mano,
Spiritan nokton per studad'
Forigu ni laŭ plano.
Ne gloravido de la kor'
Devigu nin al la labor'
/: Sed nur feliĉo kaj honor' :/