Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_memoras

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mi Memoras

TekstoJ. DUIJS
MuzikoNanne KALMA
KantasKajto

Teksto

Mi memoras ke mi atendis kiel knabo
La revenon hejmen de mia patro
por labori kun plezuro
aĉetis mi paperon, lignon kaj la ŝnuron
por fari kajton

Mi memoras ke mi konstruis kiel knabo
tre belan kajton kun mia patro
mi rigardis lin kun varma sento
li ĝoje kriis kiam venis bona vento
por nia kajto

Mi memoras ke la ĉielo estis plena
de multaj kajtoj tutkoloraj
kaj centoj da infanoj kune ludis
kaj tutajn tagojn ege sin amuzis
per sia kajto

Mi memoras ke mi ne komprenis kiel knabo
ke ne plu vidiĝis iun tagon
paperaj birdoj memfaritaj
ni restis hejme tute surprizitaj
kun nia kajto

Mi memoras ke bruaj feraj birdoj
mortigis nian tutan ĝojon
timigaj militaj ĉasaviadiloj
estis ĝenataj de infanaj amuziloj

Niaj kajtoj (4-foje)

Se kajto estas tiel minaca
ĝi servu kiel armilo paca (3-foje)

(Do,) mi petas al ĉiuj infanoj de la tero
fari multajn birdojn el papero
por forpeli aermilitilojn
ni kovru la ĉielon per pacarmiloj
Niaj kajtoj (3-foje)

Niaj kajtoj (3-foje)

mi_memoras.1189596614.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)