Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_ne_povas_vin_viziti

Mi ne povas vin viziti

E-tekstoEdward Wojtakowski

Konata pola partizana kanto dum la dua mondmilito.

Teksto

Mi ne povas vin viziti,
iros mi arbaren tuj.
Vi ne povu min ekvidi,
post fenestro nur nebul' .

Ne demandu vi min “kien?”
ĉu atendas min geril' .
Mi ne restos plu ĉi tie,
mia devo la konspir' .

Jam subiris sunradio,
bojas hundoj en proksim' .
Vi ne pensu kara mia,
ke alia kisas min.

Kiam fine venkos paco,
dum la pluvo aŭ sunbril'
mi revenos dank' al graco
por ricevi kisojn mil.

Se mi hejmen ne revenos,
mian korpon plugu frat' ,
ostojn miajn tero prenos,
fekundiĝos la terplat' .

Kampen iru somermeze,
dum rikolto de sekal' ,
kaj amkisu ĝin karese,
vivos mi en la spikar' .
mi_ne_povas_vin_viziti.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)