Kantas Rainer Conrad
Kiam juna mi komponis
miece miaj kantoj sonis
eldonistojn mi konsultis
sed mizero nur rezultis
Provis ree centan fojon
pleje gravas ke sekvas vi ĉi-vojon
Aŭdu viamense
mi muzikas vin
serĉu pensu
en muziko min
Arbas sonaro
vidu kreski ĝin
aŭdu flaru
per koncerto min
Jen mi verkas, tag' kaj hor'
kaj klaĉon jen puŝas for
ne gravas plu, pro l' akompan'
vi estas kor', kaj mia fan'
Fortas ni en ĉirkaŭbrak'
dum spertas ni de l' sorto atak'