Uzantaj iloj

Retejaj iloj


morgaux_mi_sur_fremda_voj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Morgaŭ mi sur fremda voj’

E-tekstoKaethe Jahns
Origina titoloMorgen muß ich fort von hier

Noto: Popolkanto, konata de 1690.

Teksto

Morgaŭ mi sur fremda voj'
Kun valizo iros;
Ho, knabin' de mia ĝoj',
Ĉu vi min sopiros?
Mi fidele amis vin
Sen mezuro kaj sen fin':
/: Morgaŭ mi foriros. :/

Forte daŭras la ligil'
De la amikeco;
Ne ekzistas korazil'
De pli bela speco:
Granda estas la dolor',
Kiam la amata kor'
/: En fremdlandon migras. :/

Ĉu kunvenos iam ni,
Estas sortdemando.
Malĝojege vivos mi
En la fremda lando.
Do, se mi ĉagrenis vin,
Ĝin forgesu, karulin',
/: Ĉar mi eble mortos. :/

Ofte kisos vin ventet'
Per dolĉeta spiro;
Pensu: estas amsonet',
Kanto de l’sopiro.
Mil kisetojn sendos mi;
Ĉiu estu ovaci';
/: Ĉar mi vin memoras. :/

morgaux_mi_sur_fremda_voj.1703147686.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 de 127.0.0.1