Uzantaj iloj

Retejaj iloj


morgaux_mi_sur_fremda_voj



Morgaŭ mi sur fremda voj’

E-tekstoZanoni
Origina titoloMorgen muss ich fort von hier

Notoj:
Germana popolkanto, konata de 1690,
esperante ĉe Friedrich Pillath, Das deutsche Lied in Esperanto, Berlin und Dresden 1922, p. 30-31

Teksto

Morgaŭ mi sur fremda voj'
Kun valizo iros;
Ho, knabin' de mia ĝoj',
Ĉu vi min sopiros?
Mi fidele amis vin
Sen mezuro kaj sen fin':
/: Morgaŭ mi foriros. :/

Forte daŭras la ligil'
De la amikeco;
Ne ekzistas korazil'
De pli bela speco:
Granda estas la dolor',
Kiam la amata kor'
/: En fremdlandon migras. :/

Ĉu kunvenos iam ni,
Estas sortdemando.
Malĝojege vivos mi
En la fremda lando.
Do, se mi ĉagrenis vin,
Ĝin forgesu, karulin',
/: Ĉar mi eble mortos. :/

Ofte kisos vin ventet'
Per dolĉeta spiro;
Pensu: estas amsonet',
Kanto de l’sopiro.
Mil kisetojn sendos mi;
Ĉiu estu ovaci';
/: Ĉar mi vin memoras. :/

morgaux_mi_sur_fremda_voj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 09.02.2024 13:38 de albrecht