Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mortas_mia_amo

Mortas mia am´

Noto: Tio ĉi estas traduko de la kanto “Love Of My Life” de la angla muzikbando Queen. La kanto estis unue publikigita en la albumo “A Night At The Opera” (1975). Unue legiĝas tie ĉi kantebla versio kaj poste laŭvorta traduko.

Mortas mia am´

Mortas mia am´
Vi rompis
Mian koron naivan
Kaj nun vi iras
For de mia am´
Ne plu viv´
Ĉar vi ja, ĉar vi ja
Forigis ĝin for de mi
Alportu ĝin: gem´
Plej kara por mi

Mortas mia am´
Mi dronas
Pro malfidel´ via
Kiu min detruas
Mortas mia am´
Ne plu viv´
Ĉar vi ja, ĉar vi ja
Forigis ĝin for de mi
Alportu ĝin: gem´
Plej kara por mi

Ĉu mi memoros
Tian fian premsonĝon?
Ĉu estos ĝi for de mia mens´
Ĉu vi komprenos
Ajn bonkialon por esti
kun mi nun?
Ankoraŭ ja mi
Ja vin amas mi

Am´, mia am´
Forlasu neniam min
Revenu hejmen
Kara gem´ por mi
Mortas mia am´
Mortas mia am´

Amo de mia vivo

(Laŭvorta traduko nekantebla)

Amo de mia vivo
Vi doloris min
Vi rompis mian koron
Kaj nun vi forlasas min
Amo de mia vivo
Ĉu vi ne komprenas…
Realportu ĝin, realportu ĝin
Ne forigas ĝin for de mi
Ĉar vi ne scias
Kion ĝi estas por mi

Amo de mia vivo
Ne forlasu min
Vi prenis mian amon
Kaj nun vi malfidelas
Amo de mia vivo
Ĉu vi ne komprenas…
Realportu ĝin, realportu ĝin
Ne forigas ĝin for de mi
Ĉar vi ne scias
Kion ĝi estas por mi

Vi ne memoros
Kiam tio malproksimiĝis
Kaj ĉio estis forigita
Tiam, kiam mi maljuniĝu
Mi estos tie apude de vi
Por memorigi vin
Kiom mi ankoraŭ amas vin
Mi ankoraŭ amas vin

Ree, rapide ree
Bonvolu realporti ĝin hejmen al mi
Ĉar vi ne scias
Kion ĝi estas por mi
Amo de mia vivo
Amo de mia vivo

Ligiloj

mortas_mia_amo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)