Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | András PAYER |
---|---|
Muziko | István S. NAGY |
E-teksto | Vilmos BENCZIK |
Hungara popkanto, origina titolo: “Nincsen olyan ember”, kantis Zsuzsa KONCZ.
Ne ekzistas homo, sen iama bezono de trema plor'.
Ĝi lin liberigus, se lin ne mutigus tim' de kor'.
Rido de gaj' tute plenplena de ĝoj',
sed en la koro lin premas dolor'.
Ne ekzistas homo, sen iama bezono de trema plor',
Li ne volas plori, ĉar li timas montri pli da mol'.
Ne estas bona la indiferent',
Ne hontu: larm' estas pruvo de sent'.
Ploru do tuj, sen hont', sen rezon',
sen tim' ploru antaŭ ĉiu.
Ploru do tuj, se mankas la fort',
ke ne estu mensogul'.
Ne ekzistas homo, sen iama bezono de trema plor'.
Iru vian vojon, for la falsan ĝojon, vin regu plor'.
Blovu la vent', pluvo lavu do vin,
kun la temp' ja ĉio ekŝanĝos sin.