Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_estos_mi_lud_por_vi

Ne estos mi lud' por vi

Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Origina titolo: “Nem leszek a játékszered!”. Origina kantisto: Kati KOVÁCS.

Teksto

Vi promesis por mi ĉion ege bonan,
ĉion aman, ho, bele sonan,
tuj ekflagris la pasia flam'.
Arde flami en granda am', sorĉe bela,
vivi dolĉe en mond' ĉiela,
tiom estis por mi via am',

Kaj atendi la nokton, la silenteman,
la pasian kaj per am' plenan,
en la nokto sole, sole vin!
Ja mi sciis, la vivo nur tiel brilas,
vivi nur kun vi mi deziras,
ĉiam tiu revo ĉarmis min.

Ne! Ne! Ne! Tute ne! Ne! Ne!
Vi ne povos uzi plue por ludi min!
Vi promesis por mi ĉion ege bonan,
ĉion aman, ho bele sonan,
kaj mi kredis al vorto via…
Nun mi vidas, ke la koron mi ne regis,
sed por kisoj vi min petegis, vi neniam estis la mia.

Ne! Ne! Ne! Tute ne! Ne! Ne!
Vi ne povos uzi plue por ludi min,
same por kis' vi petu ŝin!
La amo estis nur lud' por vi!
Sed ne por mi, sed ne por mi!
Ne estos mi lud' por vi,
se vian koron ne meritas mi, ho, mi ne!

ne_estos_mi_lud_por_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)