Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_kompatu_nin

Ni kompatu nin

MuzikoFeri Floro
Esperanta tekstoLiven Dek
Esperanta plenumoFeri Floro
Tiponova teksto

Teksto

Sur ĉevalo nigra
rajdas mia sento.
Sur ĉevalo blanka
ĝi flugu en la vento.

Nigras homaj horoj.
Mornas la futuro.
Vundita estas tero.
Ploras la naturo.

For ekspluatado.
Venu nova tempo.
Nepras solidaro
forĝita en silento,

Semo el respekto
elkore gvidu nin,
sur ĉevalo blanka,
rajdante pli kaj pli

Bonon celu ni.
Bestojn ni respektu.
Ni kompatu nin
nenion ni difektu.
Ne plu nian vivon
regu la mizer’.
Kresku niakore
nur amo kaj liber’.

Eksteraj ligoj

ni_kompatu_nin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)