Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_vojagxas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ni Vojaĝas

Teksto de Vytautas ŜILAS
Plej ofte tiu ĉi kanto sonas dumvoje al renkontiĝoj.

Teksto

[[Am]]

Ni vojaĝas, ni serĉas ĝojon,

[[A7]]                [[Dm]]

malproksimo logas nin.
(Dm) Am
Longan, longan ni faris vojon,

[[E7]]              [[Am]]          [[A7]]

ne videblas ĝia fin', fin', fin', fin'. (2-foje)

Bonaj ŝuoj - kaj perpiede
atingeblas terpolus'.
Kiam paŝi fariĝas tede,
taŭgas samdirekta bus'… (2-foje)

Mankas tempo - do ploru mono,
radoj frapas pro enu'.
Ni veturas en vagono,
trajna brŭ kaj tiel plu… (2-foje)

Urboj preter fenestroj kuras,
kantas gaja kompani'.
Vi komprenis, ke ni veturas
al tendaro tiu ĉi… (2-foje)

Ni vojaĝis, ni trovis ĝojon,
ĉar ni serĉis kun obstin'.
Kiu estis tendare fojon,
ĉiam rememoros ĝin… (2-foje)

ni_vojagxas.1250155353.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)