Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nia_cel



Nia cel’

Teksto

Esperanto parolata,
Tra la aprobanta mond’.
Estas la cel, La nobla celo de
ĉiu samideana rond’;
Ni laboru kun fervoro!
Vivu nia verda stel'.
Gravas la fido, gravas rapido.
Gvidu nin la nobla cel'!

En lernejoi tra la mondo,
Esperanto montros sin.
Kurso bonvena,
Kurs' servo plena,
viglaj klasoj ŝatos ĝin;
Certe ĵamboreojn skoltajn
plibonigos unuec’.
Tra la tendaroj, viglaj skoltaroj,
Ligos sin en amikec’.

Ĉe konkurso Olimpiaj ,
Dum ripoz’ kaj dum lab-or'!
Sento amika, etoso amika
kun gajec’ ne estos for;
Mondturistoj sendependaj
miksos sin kun la popol’.
Pli ol la varoj, en butikaroj
ekvaloros la bonvol’.

Disvastigon de novaĵoj,
Pri malkovroj por homar’.
Faros peranto, Lingvo Esperanto,
benoplena sen kompar';
Delegitoj fluparolos
rekte, klare en kunven’.
Sen tradukkostoj, sen lingvaj moŝtoj,
kresku Zamenhofa ben'!

nia_cel.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)