Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nia_espero

Nia espero

Muziko
Teksto
Ĵuliana Evandro

Teksto

Ĉu vi memoras kiam mi petis ke vi havu pli da pacienco
Kaj post' kelkaj tagoj mi ne plu forgesis simple preni vian man'
Promeni flanke al mar' ne resanigas ĉiujn niajn vundojn, sed…
La vento sur vizaĝ' nin memorigas
Ke supreniras la sun'
Ke supreniras la sun'

La tempo tre rapidas ĉiam kiam oni provadas survoje novan cel'
La vivo senordiĝas sed ankoraû mia koro ne perdas la esper'
Mi rigardas sunan lum' kiu forpelas mian tutan solec'
Kaj serĉas en via brakum' iom da paco
Ĝis ekaperas ridet'
Ĝis ekaperas ridet'

Ĉio enordas kie l' animo ripozas
Ĉio sencas
Ĉio enordas kie animo ripozas
Ĉio sencas
Nun

nia_espero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)