Esperanta teksto | Osc. Van SCHOOR |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Ons Vaderland |
Kie Moz' kaj Skeldo fluas,
kie Norda Maro bruas,
kie tra la kverkarbar'
resonadas ventkantar'.
Rekantaĵo:
Jen nia patroland',
la sankta land',
nia kara flandra land'!
Kie kuŝas en tombaro
de l' gepatroj la ostaro,
nin dormigis la patrin',
kaj l' edzino kuŝas min.
Rekantaĵo
Kie kapon ne kliniĝis,
gildoj nek sin submetiĝis,
kaj batalis ĝis la mort'
kontraŭ fremda militfort'.
Rekantaĵo
Kie nur per flandraj sonoj,
kantiĝadas psalmaj tonoj;
kie forta batalson'
kriis: “Flandra la Leon'!”
Rekantaĵo
En ĝojeg' kaj en doloro.
kuŝas ĝi en mia koro,
kaj fidelaj nur al ĝi,
ĝis la morto kantu ni:
Rekantaĵo:
Vivu la patroland',
la sankta land',
nia kara Flandra land'!