Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novajxletero_4

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Novaĵletero 4

Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!

Ekde 2003 jaro kantaro-vikio estas loko por ĉiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikaĵojn. Funkcianta kiel vikio, ĝi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj. Ĝi riĉiĝas de tago al tago, dank'al krea laboro, korektoj, aldonoj kaj rimarkoj.

Dekomence, kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, kiujn trovadis komencantojn por lerni la lingvon. Sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn vi povas trovi ankaŭ muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, mid-dosierojn kaj finvice spekti videojn. Nun vi povas vidi originalan plenumadon, aŭdi kantojn, kunkanti kun amataj muzikgrupoj kaj kantistoj. Etikedoj, kiuj akompanas kantotekstojn, faciligas serĉadon kaj strukturigas tutan kantaron.
En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaŭ malnovaj paperaj kantaroj. En speciala paĝo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj ĉiujn kantotekstojn en ili.

Se diri pri aplikado de kantaro-vikio, eblas noti ĝian uzeblecon por komencantoj, por gvidantoj de kursoj, por amatoraj ludantoj kaj finfine al ĉiuj muzikemuloj.

  • Invito partopreni

Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda atingo ne eblus, invitas vin al kantaro-vikio. Dankon al niaj kunlaborantoj, kiuj riĉigas nian kantaroj dum longa tempo, dankon al ĉiuj aŭtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al ĉiuj retumanoj, kiujn tajpis eĉ unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj serĉadas kaj trovadas kantojn tie.
Grandan dankon!

Venu, vidu, kunkantu!

Antaŭaj leteroj

novajxletero_4.1291500031.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)