Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novembra_spleno

Novembra Spleno

Teksto

Griza mateno blovas sur siajn manojn.
Dormemaj aŭtoj rampas tra la vilaĝo.
Per skarpo malpura volvas vintra pejzaĝo
sian vizaĝon, kaj kraĉas sur ĉies planojn.

Arboskeletoj pingliĝis al friso ĉiela;
en la ĝardeno, klerika merlo promenas
kun manoj subbasken ŝovitaj. Sin dispremas
kontraŭ fenestron mia spiro degela.

Glaciepoko alrampas; baldaŭ nin ĉasos
uroj tra blanka dezerto de neĝaj dunoj;
sub la malvarma feblo de distaj sunoj
ni trolojn timos, kaj klanojn najbarajn frakasos.

novembra_spleno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)