Teksto kaj muziko | József DINNYÉS |
---|---|
E-teksto | Imre Szabó |
MIDI | nun_alportu_floron.mid |
Aperis en la sonkasedo Al Venko!, eldonita de Lingvo-Studio en 1986.
Inter ŝtonaj kaj bronzaj monumentoj
min angore katenas timaj sentoj
Ronde tiuj arboj gvataj:
jen soldatoj nekonataj
reviviĝas en imag’!
Refreno:
nun alportu floron!
ne nur floron!
sed konsolon!
nun alportu floron!
ne nur floron!
sed konsolon! nun!
Sed la ombroj heroaj ne ripozas,
nin dividas inter ni vive pozas
kaj alportos ĉi figuroj
nur futuron de torturoj
kaj minacon por la viv’.
Refreno
La pasinton konfese ni alfrontu,
la pacigajn suferojn ni ne hontu!
Ni vivante restu fratoj
kaj mortintaj nekonatoj
ni fariĝu neniam!
Refreno