Esperanta teksto | M. C. BUTLER |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Drink to me only with thine eyes |
Originala teksto | Ben JONSON |
Nur per okulo tostu min,
mi same tostos vin;
aŭ lasu kison en pokal',
kaj ne necesos vin'.
Soifo el anima font'
postulas trinkon dian,
sed por nektaro de Amor'
mi ne fordonus vian.
Al vi rozfloron sendis mi,
kun amo en la kor',
fidante ja, ke tie ĝi
ne povos velki for.
Sed vi post kara lipa prem'
resendis ĝin al mi,
de kiam ĝia dolĉodor'
parolas nur pri vi.