Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nur_per_okulo_tostu_min

Nur per okulo tostu min

Esperanta tekstoM. C. BUTLER
Tipotraduko
Originala titoloDrink to me only with thine eyes
Originala tekstoBen JONSON

Teksto

Nur per okulo tostu min,
mi same tostos vin;
aŭ lasu kison en pokal',
kaj ne necesos vin'.
Soifo el anima font'
postulas trinkon dian,
sed por nektaro de Amor'
mi ne fordonus vian.

Al vi rozfloron sendis mi,
kun amo en la kor',
fidante ja, ke tie ĝi
ne povos velki for.
Sed vi post kara lipa prem'
resendis ĝin al mi,
de kiam ĝia dolĉodor'
parolas nur pri vi.

nur_per_okulo_tostu_min.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)