Uzantaj iloj

Retejaj iloj


olda_pian

Olda Pian'

TekstoA. Ivanov
MuzikoM. Minkov
E-tekstoPaŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Kanto el la sovetia filmo “Ni estas el ĵaz-bando”

Teksto

Olda pian'
Trem-protestas:
En la program' -
Nur fugoj estas.
Ĝi timas treme-skue,
Ne Baĥo plue,
Sed ludas ĝin jam mia man'…
Olda pian',
Kredu min, kredu min, olda pian'!

Pri l'malfacil'
Mi komrenas,
Sed nova stil'
La mondon tenas.
Ja venis nova fazo -
La faz' de ĵazo;
Mi vin kompatas, ho, kompan'…
Olda pian',
Kredu min, kredu min, olda pian'!

En l'hor',
Kiam tuŝas vin man' je l' klavar',
Al for'
El la kor' flugas trist' kaj amar'.
Vi min helpos dum malfeliĉ' kaj malsan',
Sagaca, kaj laca pian'!

Eksteraj ligoj

olda_pian.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)