Uzantaj iloj

Retejaj iloj


oriolo

Oriolo

Muzikoaŭstria popolkanto
MIDIoriolo.mid

Teksto

Resonas jen en nia land'
de l'oriol' la gaja kant'.
Konigas ĝi kun ĉarma ton':
“Venas la somersezon'.”

Refreno:

“Olio”, kantas ĝi,
“olio”, kantas ĝi,
“olio”, nenion pli.

La bela bird' en ora vest'
senĉese jodlas ĉe la nest'.
Surpriza hela melodi' ,
ege nin ĝojigas vi.

Refreno

oriolo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)