Uzantaj iloj

Retejaj iloj


paca_nokt

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Paca Nokt'

TekstoJoseph MOHR
Muzikolaŭ melodio de “STILLE NACHT”, Franz GRUBER
E-tekstoMozaiko, Kloster Kirchberg

Teksto

Paca nokt', sankta nokt'!
Sonĝas stel'. En malhel'
Viglas ame la sankta par'.
Ĉarma knabo kun bukla harar',
Dormu; gardos Ĉiel'.
Dormu; gardos Ĉiel'.

Paca nokt', sankta nokt'!
Tra la land' vibras kant':
“Ho paŝtistoj, mi diras al vi:
Jen en stalo la beba Mesi',
Li de l' mondo Savant',
Li de l' mondo Savant'.

Paca nokt', sankta nokt'!
Tie ĉi Fil' de Di'
Donas amon el Dia kor'.
Por elsavo nun sonas la hor':
Krist' naskiĝis por ni!
Krist' naskiĝis por ni!

Eksteraj ligoj

paca_nokt.1234935728.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)