Uzantaj iloj

Retejaj iloj


paco

Paco

AŭtoroAdama V. SCHELTEMA
Tipotraduko

Teksto

Paco super malluma tero,
Ĵetu radion de la kompat'
Super lacegaj kaj vunditoj,
Super amasoj da mortigitoj;
Super tremetantaj lipoj,
Nun paliĝintaj pro plorad'.

Paco, venu al luma foro,
Kien rifuĝis vi pro dolor';
Venu al viaj perfidintoj,
Al la sensaĝaj vin insultintoj;
Al la blinduloj tro preĝintaj;
Ho! vi revenu en nia kor'.

Loĝu amo en nia koro,
Resaniĝinta pro via ver';
Amo, kompreno kaj estimo,
Amo trans ĉiu ajn arta limo;
Am' de homo nur al homo,
Regu fine sur la ter'!

paco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)