Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pasis_la_somero

Pasis la somero

Muzikohispana popola kanto
E.tekstoVilmos BENCZIK
MIDIpasis_la_somero.mid

Teksto

Pasis la somero
Vento vintron faros,
Ĝis printempo certe
La registaro falos.

Refreno:

Luktu via vol'
Nun vanas la parol'!

Supergeneralon
Diablo forportis,
Sed restas faŝistoj,
Kiuj tute ne mortis.

Refreno

Venis la minuto
Renversi la ordon;
Reĝon al infero!
Nu montru nian forton.

Refreno

Bela patrolando,
Ĉesos la malhelo,
Via estonteco
Estos la Libero!

Refreno

pasis_la_somero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)