Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Ĵomart Amzeyev |
---|---|
E-teksto | Mikaelo BRONŜTEJN |
Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Pasis senzorga viv'
pasis ebria ornam'
mia angoro - vi'
mia turmento - am'.
Flustras ĉirkaŭa ĥor' pri evidenta ĉagren' via estont'- dolor' via helpont'- venen'!
Fuĝas mi en silent'
for de bigota mok'
mia amiko - vent'
mia animo - nokt'.
Sed en matena flam' ĉerpas mi forton nun. Mia feliĉo - am', mia esper'- fortun'.
Kredu - degelos envi'
en la printempa motiv'.
Ĉar mia amo - vi!
Car mia ĝojo - viv'!
Pasis senzorga viv' pasis ebria ornam' mia angoro - vi' mia turmento - am'.