Uzantaj iloj

Retejaj iloj


per_maja_venteto



Per maja venteto

AŭtoroAnton von Klesheim (1849)
E-tekstoFerdinand Pfeil
Origina titoloWenn's Mailüfterl weht

Teksto

Per maja venteto foriĝas la neĝ',
Jam bluaj violoj kaplevas en preĝ',
Birdetoj frostintaj ĉe l’vintra voj',

Denove vigliĝas
Denove vigliĝas kaj kantas pro ĝoj'.

Ekfloros la rozoj, heliĝos la kor’,
Ĉar amo vekiĝas per roza odor';
Floradas ja rozoj dum ĉiu jar',

Unu fojon nur amo
Unu fojon nur amo al juna hompar'.

Printempo revenas post vintra glaci', —
Juneco nur estas la Majo por ni.
Reflugas hirundoj al hejma river', —

Nur la homo foriras.
Nur la homo foriras por ĉiam de l’ter'.
per_maja_venteto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)