Uzantaj iloj

Retejaj iloj


petu_sercxu_frapu

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Petu, serĉu, frapu!

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Petu, se vi ion volas!
Se vi el la kor' parolas,
kaj vi estas celkonscia,
jam la venko estas via.

Kiu serĉas, tiu trovas,
tiu spertas, kiu provas.
Serĉu juston, serĉu veron,
portu lumon sur la teron.

Frapu! — Kaptu la ŝlosilon,
ĉar la dom' akceptas filon;
vin atendas plena riĉo
en la regno de l’ feliĉo.

petu_sercxu_frapu.1366458436.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)