Muziko | E. Windeballe |
---|---|
Esperanta teksto | H. E. Jensen |
Tipo | nova teksto |
Petu, se vi ion volas!
Se vi el la kor' parolas,
kaj vi estas celkonscia,
jam la venko estas via.
Kiu serĉas, tiu trovas,
tiu spertas, kiu provas.
Serĉu juston, serĉu veron,
portu lumon sur la teron.
Frapu! — Kaptu la ŝlosilon,
ĉar la dom' akceptas filon;
vin atendas plena riĉo
en la regno de l’ feliĉo.