Uzantaj iloj

Retejaj iloj


plendo_de_l_junulo

Plendo de l' junulo

MuzikoJ. SILCHER
Esperanta tekstoA. SPROECK
Tipotraduko
Originala titoloIch habe den Frühling gesehen
Originala tekstoW. DÖNNIGES

Teksto

Mi vidis printempon la karan, salutis la verdon, la flor',
De l' najtingal' aŭdis la voĉon, kaj amis knabinon el kor'!

Forestas printempo la bela, velkiĝo: la flora sort';
La birdoj ĉiuj silentas, knabin' mian rabis la mort'!

Jen kuŝas ŝi sub la tero, sur tombo jen kreskas la flor'!
Mi volas ŝin revekigi, sed vane ŝi forestas, for.

Ho, ve, malbenita la sorto, formortis la fianĉin',
Ja multaj ekzistas knabinoj, neniu sed plaĉas min.

Eĉ kiam printempo revenas, la birdoj aŭdigas sin,
Se eĉ refloras la rozo, amata ŝi ne vidas ĝin.

plendo_de_l_junulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 12.02.2024 19:40 de albrecht