Uzantaj iloj

Retejaj iloj


plue_ne_venteg_ondar

Plue ne venteg', ondar'

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala plenumoStorm och böljor tystna ren

Teksto

Plue ne venteg', ondar'!
Pala brilo de l' stelar'!
Nokta lum' mortiĝas.
Nova tag' naskiĝas.
Nub'a ere! Nuboj tere!
Baldaŭ la suno leviĝas etere.
Ludas milde nun la vent'.
Tremas vitroj dum moment'.
Arboj susuretas,
fontoj murmuretas.
Tetra kanto! Kulturanto
Jam kun ĉevalo, sur kamp' laboranto!
Jam en la forn' flamas fajret'.
Herbo kaj dorn' por la brulet'!
Bolas kaĉosup' matena.
Tie en kaban' serĉas kamparan'
fajron por la pipo plena,
Kaj en herba zon' klinas sin al ŝton'
vir' al taglabor' revena.
Vestas sin la gastigant',
por brandujo purigant',
kruĉon jam ekprenas,
ridas kaj ĝin tenas.
Jen la pipo! Laŭ principo
ĝi apartenas al lia ekipo.
Jen, maljunulin' sur ĉar
tenas manon sub harar'.
Nun ŝi sin movetas,
ree ekdormetas.
Sun' varmigas, ŝin vivigas.
Tuj el la kruĉo ŝi sin refreŝigas.
Muelilar' jam en labor'!
Venas sonar', estas memor'
pri ŝatinda forĝ-metio.
Longa forĝkunul' kun tenil' en brul',
tute nuda ĝis talio,
staras ĉe fajret' kun la blovilet'
kantas en bonharmonio.

Ludas ĉarme nun l' aer'.
Planta mond', ornam' de l' ter'.
florojn aperigas, tagon bonvenigas.
Kiel brile kaj trankvile!
Dolĉa venteto karesas lulile.
Staras blua grandarbar'.
Plena estas la montar'
de brutar' en mikskolor'.
Junular' en gajhumor'
kantas, ridas, brutojn gvidas,
ilin kelkfoje per voko ekbridas.
Kantas alaŭd' en la aer',
dum la aplaŭd' sube sur ter'.
Tuta mondo ekvekiĝas.
Nova pomp', brilad'!
Nova laborad'!
Ĉio teda forgesiĝas.
Al labor' pentrist',
bona la artist'!
Nova bildo nun kreiĝas.

plue_ne_venteg_ondar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)