Uzantaj iloj

Retejaj iloj


post_arbaro

Post arbaro

Muzikoukraina popolkanto
E-tekstoJosef Cink
MIDIpost_arbaro.mid

Teksto

Post verdfolia
freŝa etarbaro
/:knabineto beltalia
plugas kun bovparo.:/

Kanti ŝi ne konas
ĉe la pluglaboro,
/:la kozako violonas
al ŝi por humoro.:/

Dum lud’ violona
li ŝin kaŝ-rigardas
/:lia patrinet’ nebona
lian vidon gardas.:/

“Ĉu li miajn bovojn
per rigard’ atentas
/:aŭ ĉu mia vang’ kaj brovoj
lian vidon tentas?:/

Bovoj te fidelaj
baldaŭ ja formostos,
/:nigrajn brovojn, vangojn helajn
longe mi kunportos.”:/

post_arbaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)