Muziko | ukraina popolkanto |
---|---|
E-teksto | Josef Cink |
MIDI | post_arbaro.mid |
Post verdfolia
freŝa etarbaro
/:knabineto beltalia
plugas kun bovparo.:/
Kanti ŝi ne konas
ĉe la pluglaboro,
/:la kozako violonas
al ŝi por humoro.:/
Dum lud’ violona
li ŝin kaŝ-rigardas
/:lia patrinet’ nebona
lian vidon gardas.:/
“Ĉu li miajn bovojn
per rigard’ atentas
/:aŭ ĉu mia vang’ kaj brovoj
lian vidon tentas?:/
Bovoj te fidelaj
baldaŭ ja formostos,
/:nigrajn brovojn, vangojn helajn
longe mi kunportos.”:/