Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tre_bone_ke

Tre bone, ke

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Em
Tre bonas ke ŝanĝiĝas vento
E7
kaj post pluvado sun' aperas.
D G
Atendas gravajn ni eventojn
Am H7 Em
Por ĉiuj kun espero.

Neniu scias ĝuste pluon.
Esperas mi pri pliboniĝo.
Ĉis nun pluvego nin instruis,
sed jam ĉiel' klarigas.

Refreno:

E7 Am
Niaj okuloj tre doloras,
D G H7
Por ili lumo ne kutimas.
Em Am
La vento dume ne favoras,
C H7 Em
Sed jam foriras timo.

Kaj niaj kapoj ne doloris,
aplaŭdis ni kun granda ardo.
Ni premis per piedoj florojn,
nur supren ni rigardis.

Ni kantis nur solenajn kantojn
kaj diris nur pri bona vivo.
Fieris ni nelonge antaŭ
pri nia historio.

Refreno

tre_bone_ke.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)