Kantas Merlin
Teksto kaj muziko de Markone Froes
Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En ĉiuj libroj
Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En la historiaj libroj
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri mallumo
Kiu envolvas iliajn animojn, en mezo de malsaĝa milito
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri malcerteco
Kiu antaŭas iliajn elektojn, en pezo de malsaĝa vivo
Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar ili ne estis tie, kiam ĉio okazis
Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En la historiaj libroj
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri mallumo
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri malcerteco
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri jam skribita afero
Kaj la homoj ploras do, pro timo pri neniam skribitaj veroj
Ne ĉiuj libroj diras la veron
Ĉar la vero neniam skribiĝis
En ĉiuj libroj, en ĉiuj libroj
En ĉiuj libroj, en ĉiuj libroj…