Uzantaj iloj

Retejaj iloj


proletarioj_levigxu

Proletarioj, leviĝu

Muzikofrisa popolkanto
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko

Teksto

Proletarioj, vidu la standardojn
De l' lukto por l’ afer' de vi!
Aŭskultu vi la vokon de l’ bravuloj,
Ĝojigan faron petas ĝi.
Venu amase, aliĝu po mil',
Vin ne haltigos plejforta baril'.

Proletarioj, perdu ne kuraĝon
Pro ŝajne malproksima glor'.
Rigardu! sur ĉielo l’estonteco
Jam brilas kiel stel' de or'!
Venu amase, aliĝu po mil',
Vin ne haltigos plejforta baril'.

Proletarioj, for doloran timon!
Kun ĝojo kuraĝigu vin!
La malamik' la lokon al ni cedos,
Eĉ kiom li defendos sin!
Venu amase, aliĝu po mil',
Vin ne haltigos plejforta baril'.

proletarioj_levigxu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)