Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | ĉeĥa popolkanto |
---|---|
E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip |
Origina titolo | Jede mladík na svém koni |
MIDI | rajdas_sur_cxevalo.mid |
/: Rajdas sur ĉevalo nigra, :/
rajdas la junul'; gaje saltas
ĉevaleto, sed al kara patrineto
/: larmas la okul'. :/
/: Ĉesu plori pro la filo, kara patrinet'!:/
Por patrujon, vin defendi,
rajdas li, do ĉesu plendi,
/: estas mia pet'. :/
/: Mi revenos kun ĉevalo al vi el batal' :/
Ĉeĥ' ne lasos sin difekti,
Lenka*) devos florojn plekti
/: por mi kaj ĉeval'. :/
/: Sed se mi en la batalo tamen
mortus tuj, :/
ploru, ah, neniufoje,
estas ja al Ĉeĥo ĝoje
/: morti pro patruj'! :/
*) Lenka ĉeĥa popola formo de virina nomo Apolonio.