Muziko | Aleksander Argov |
---|---|
Esperanta teksto | Amir NAOR |
Esperanta plenumo | Israela Becker |
Tipo | traduko |
Originala titolo | החולמים אחר השמש |
Originala teksto | Yoram Tehar Lev |
Plue promenos ni inter la mar' kaj la park'
Dum la krepusko inundas hirundoj la urbon.
Varma kaj bela vesper'
Glitas tra ruĝa aer',
Estas ravitaj ni de
la sunsubiro.
Se ni surŝultre plu sentus brakumon de beb'
Se la pardono kaj cedo nur estus laŭpove
Se lerni povus ni plu
Ĝoji pri rido kaj bru'
Se konatiĝus ni du,
ni du denove.
Nur niaj paŝoj plu restis laŭlonge de l' voj'.
Falis mallumo sur branĉojn kaj ĉirkaŭ ni ankaŭ.
Roso sur plaĝ' kaj vilaĝ',
Roso sur mar' kaj bazar',
Sur via griza harar'
Sur ni, ni ambaŭ.