Uzantaj iloj

Retejaj iloj


regxo_de_la_danco

Reĝo de la danco

Teksto

Mi dancis ĉe nasko de la mondo kaj la lun',
Matene mi dancis en steloj kaj en sun'.
Ĉielo min sendis, sur tero dancis mi,
Kaj naskis min Bet Leĥem ĉi.

Refreno:

Dancu do, en kiu ajn naci',
Mi estas reĝo de la danco, diris li,
Kaj mi gvidos vin en ĉiu kompani',
Vin ĉiujn en la danco gvidos mi.

Mi dancis por klerulo kaj por la farise',
Sed ili malemis, min sekvis tute ne.
Mi dancis por fististoj, Jakobo kaj Johan',
Ili kuniris kaj dancis kun elan'.

Mi dancis sabate por savo de lamul',
Piuloj ĝemis, nomis ĝin makul',
Kaj min prenis kaj trenis al kruca sort',
Ke pendu mi alte ĝis venos mort'.

Mi dancis vendrede dum muĝis uragan'
Ĉu eblas danci sub premo de Satan'?
Min oni enfosis kaj lasis en la tru',
Sed la danco mi estas kaj daŭre dancas plu.

Min oni subŝovis, resaltis vigle mi,
Ja ĉiam mi vivas, eterne, cikle mi.
Mi vivos en vi se vivos vi en mi —
Mi estas reĝo de la danco, diris li.

Refreno

regxo_de_la_danco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)