Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko: Vladimir ŜAINSKIJ, vortoj: Miĥail PLJACKOVSKIJ, E-traduko: Valentin MELNIKOV
El rusa animacia filmo “Etulo prociono”.
Vidu [http://ikso.net/~kantarstoko/rideto.gif notojn kun akordoj por la kanto]
G7 C
Pro ridet' vekiĝos ĉielark',
F C
pro ridet' la morna tago ekserenos.
A Dm F
La rideton donu sen avar',
C/G G7 C
kaj multfoje ĉi donac' al vi revenos.
Refreno:
Pro rideto gaja de la sun'
trista pluvo ĉesos plori, ĝojigate,
la arbar' silenti ĉesos nun,
kaj per verdaj manoj ĝi aplaŭdos ŝate.
Refreno
Pro ridet' varmiĝos atmosfer'
por heliko kaj por granda elefanto.
Do ŝaltiĝu ĉie sur la Ter'
La ridetoj, kvazaŭ lampoj en girlando!
Refreno