Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rondo_amika

Rondo Amika

Muziko de Oĉjo Dadaev
Teksto de A.GRAMYKO
Traduko de Aleksandr KOVALJ

Teksto

Rondo amika - feliĉo ĉiama.
Nin plezurigas etoso ĉi flama.
Kune ni ridos, ĝojos, sopiros.
Post la disiĝ' ni renkonton aspiras.

Tamen se Dio proponus dilemon
Anstataŭ amikoj elekti edenon.
Enigme ridetus mi tuj respondante
Ke geamikojn ne lasos mi vante.

Ja geamikoj - eterna festeno.
En mia domo vi festu sen ĝeno.
Ludu gitaro kaj kantu la koro,
Estas vi mia plej kara valoro.

Rondo amika - feliĉo ĉiama.
Nin plezurigas etoso ĉi flama.
Kune ni ridos, ĝojos, sopiros.
Post la disiĝ' ni renkonton aspiras.

rondo_amika.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)