Uzantaj iloj

Retejaj iloj


roza_valo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Roza valo

MuzikoMiŝo Todorov (1890-1967)
TekstoIvan Enĉev
Origina titoloРозова долина
E-tekstoAsen Grigorov
MIDIroza_valo.mid

Teksto

Kiam per matena ruĝo
Koloriĝas la montar’,
/:Rizrikoltistino juna
Kantas kun la najtingal’.:/

Refreno:

La la la, la la la la, la la la la la.
La la la la, la la la la, la la la la la la.

Ŝi en rozĝardeno paŝas
Sur arĝenta freŝa ros’,
/:Kaj ornamas la hararon
Per belega ruĝa roz’.:/

Refreno

Roza Valo, vin salutas
mia koro kun aklam’!
/:De la patrolando kara
estas vi la florornam’.:/

Refreno

roza_valo.1744983581.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 18.04.2025 13:39 de vilim