| Muziko | Miŝo Todorov (1890-1967) | 
|---|---|
| Teksto | Ivan Enĉev | 
| Origina titolo | Розова долина | 
| E-teksto | Asen Grigorov | 
| MIDI | roza_valo.mid | 
Kiam per matena ruĝo
Koloriĝas la montar’,
/:Rozrikoltistino juna
Kantas kun la najtingal’.:/
Refreno:
La la la, la la la la, la la la la la.
La la la la, la la la la, la la la la la la.
Ŝi en rozĝardeno paŝas
Sur arĝenta freŝa ros’,
/:Kaj ornamas la hararon
Per belega ruĝa roz’.:/
Refreno
Roza Valo, vin salutas 
mia koro kun aklam’!
/:De la patrolando kara 
estas vi la florornam’.:/
Refreno