Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rugxa_flago

Ruĝa Flago

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

Popolo ek al ribela ago
Sub ruĝa flago, sub ruĝa flago!
Popolo ek al ribela ago
Sub ruĝa flago marŝas la esper'

Sub ruĝa flago marŝas la esper' (3-foje)
Kaj vivu komunismo, vivu la liber'!

De espluatatoj la avangardo
Antaŭeniru sub ĉi-standardo
Proleta aro venas via tago
sub ruĝa flago marŝas la esper'

Sub ruĝa flago marŝas la esper' (3-foje)
Nur laboristoj manĝos kun fier'

En la fabrikoj, en la kamparo
En la minejoj kaj sur la maro
Pretigu vin al ribela ago
Sub ruĝa flago marŝas la esper'

Sub ruĝa flago marŝas la esper' (3-foje)
Por la socialismo ĉie sur la ter'

Ne plu fremduloj nek lima baro
Proletoj luktas por solidaro
Socialistoj ek al la ago
Sub ruĝa flago marŝas la esper'

Sub ruĝa flago marŝas la esper' (3-foje)
Per komunismo venkas la socia ver'

Kuraĝa roto, vi per indigno
Ĉe sun' flirtigu ruĝan insignon
Vi, laboristoj, ek al la ago
Sub ruĝa flago marŝas la esper'

Sub ruĝa flago marŝas la esper' (3-foje)
Kaj vivu komunismo, vivu la liber'!

rugxa_flago.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)