Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sankta_vencesla

Sankta Vencesla'

Origina titoloSvatý Václave
MIDIsankta_vencesla.mid

Noto: Ĥoralo el la 11a jarcento, pliigita dum 12a-16a jarcentoj.

Teksto

1. Sankta Vencesla',
duko de la ĉeĥa land',
ni a princ', propetu por ni
ĉe plej sankta Di'.
Kriste eleison.

2. De Ĉeĥlando heredanto,
rememoru je la gento,
ne lasu perei nin eĉ
estontojn, sankta Vencesla'!
Kriste eleison.

3. Jen ni petas helpon de Vi,
kompatu nun al ni,
nin konsolu en trist'
ĉiu, sankta Vencesla'.
Kriste eleison.

4. Bela estas la ĉielo,
feliĉega nia celo,
viv' eterna, lumo hela
de sankta Spirit'.
Kriste eleison.

5. Maria, Patrin' sanktega,
vi Reĝino potencega,
petu por ni por kristanoj
ĉe Filkoro, Disinjoro.
Kriste eleison.

6. Ho, sanktaj aroj anĝelaj,
nin al pordegoj ĉielaj
ĝisirigu kaj konduko
al eterna Di'.
Kriste eleison.

7. Gesanktuloj, por ni preĝu
kaj perei nin ne lasu,
sankta Vito, sankta Norberto,
sankta Sigismund', sankta Prokopo,
sankta Adalbert', sankta Johan' Nepomuka,
sankta Ludmilo, sankta Vencesla'.
Kriste eleison.

8. Dion Patron ni laŭdegu,
per la sankta kruc' nin benu,
en nom' de Patro, kaj Lia Filo,
kaj Sankta Spirito.
Kriste eleison.

sankta_vencesla.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)